"editing_saving": "# Redaktado kaj konservado\n\nĈi tiu redaktilo estas destinita por labori ĝenerale enrete, kaj vi nun uzas ĝin per retejo.\n\n### Elektado de objektoj\n\nPor elekti map-objekton - kiel vojon aŭ interesejon - klaku ĝin sur la mapo. Tio ĉi markos elektitan objekton, malfermos panelon kun detaloj pri ĝi, kaj montros menuon de agoj pri objekto.\n\nPor elekti kelkajn objektojn, premtenu 'majusklan' klavon. Tiam aŭ klaku objektojn, kiujn vi volas elekti, aŭ trenu sur mapo por desegni rektangulon. Tiel vi desegnos zonon kaj elektos ĉiujn punktojn ene.\n\n### Konservado de redaktoj\n\nKiam vi estas ŝanĝanta ion, kiel redakti vojojn, konstruaĵojn kaj lokoj, tiuj ŝanĝoj estas konservataj loke antaŭ vi konservos ilin en servilo. Ne klopodu, se vi eraras - vi povas malfari ŝanĝojn klakante butonon 'malfari' kaj refari klakante butonon 'refari'.\n\nKlaku 'Konservi' por fini grupon da redaktoj, ekzemple vi fine mapigis terenon de urbo kaj vi volas komenci novan terenon. Vi havos ŝancon por kontroli kion vi estos farinta kaj la redaktilo montros uzeblajn konsilojn se io povus esti malĝusta.\n\nSe ĉio ŝajnos ĝuste, vi povos entajpi etan komenton eksplikantan faritajn ŝanĝojn, klaku 'Konservi' por publikigi viajn redaktojn al [OpenStreetMap.org](http://www.openstreetmap.org/), kie ili estos videblaj por ĉiuj aliaj uzantoj kaj pretaj por plia plibonigo.\n\nSe vi ne povas fini viajn redaktojn dum unufoje, vi povas fermi fenestron kun redaktilo, kaj reveni poste (ĉe sama foliumilo kaj komputilo) kaj la redaktilo restarigos vian laboron.\n\n### Uzado de redaktilo\n\nListon de disponeblaj fulmoklavoj oni trovos [ĉi tie](http://wiki.openstreetmap.org/wiki/ID/Shortcuts).\n",
"roads": "# Vojoj\n\nVi povas krei, korekti kaj forigi vojojn per ĉi tiu redaktilo. Vojo povas esti de iu ajn speco: piediradaj vojetoj, aŭtovojoj, biciklvojoj, kaj pli - ĉiu regule uzata vojo estas mapiginda.\n\n### Elektado\n\nKlaku vojon por ĝin elekti. Ĝia konturo ekvidebliĝos, kune kun eta ilara menuo sur la mapo kaj flanka breto montranta pli da informoj pri la vojo.\n\n### Redaktado\n\nOfte vi vidos vojojn, kiuj ne estos alĝustigitaj al la malantaŭa fotaro aŭ al GPS-spuro. Vi povas korekti tiujn vojojn, do ili troviĝos en ĝusta loko.\n\nUnue klaku vojon, kiun vi volas ŝanĝi. Tio ĉi markos ĝin kaj montros kontrolpunktojn laŭlonge de ĝi, kiujn vi povas treni al pli bonaj lokoj. Se vi volas aldoni novan kontrolpunkton por plidetaligi, duoble klaku parton de vojo sen nodo kaj ĝi estos aldonita.\n\nSe vojo estas konektita al alia vojo, sed ili ne ĝuste kunigitaj sur la mapo, vi povas treni unu el iliaj kontrolpunktoj sur alian vojon por kunigi ilin. Konektado de vojoj estas grava por la mapo kaj necesa por liveri navigadon.\n\nVi ankaŭ povas klaki ilon 'Movi' aŭ premu fulmoklavon 'M' por movi la tutan vojon per unu fojo kaj klaki denove por konservi ĉi tiun agon.\n\n### Forigado\n\nSe vojo estas tute erara - vi vidas, ke ĝi ne ekzistas sur satelita fotaro kaj eĉ vi konfirmis enloke, ke ĝi ne ekzistas - vi povas ĝin forigi el la mapo. Estu singarda dum forigado de objektoj - kiel ĉiu alia redakto, rezultoj estos videblaj al ĉiuj kaj sputinika fotaro estas ofte neĝisdata, do vojo simple povus esti ĵus konstruita.\n\nVi povas forigi vojon per klaki ĝin por ĝin elekti, sekve klaku piktogramon de rubujo aŭ premu forigan klavon.\n\n### Kreado\n\nEble vi trovis, ke ie povas esti vojon, tamen ĝi ne troviĝas sur la mapo? Klaku piktogramon de linio ĉe supra maldekstra angulo aŭ premu fulmoklavon '2' por komenci desegni linion.\n\nKlaku komencon de la vojo sur mapo por komenci desegni. Se vojo disiĝas el ekzistanta vojo, komencu per klaki lokon, kie ili konektiĝas.\n\nSekve klaku punktojn laŭlonge de vojo tiel, kiel ili formiĝas ĝusta kurso laŭ satelita fotaro aŭ GPS. Se desegnata vojo interkruciĝas kun alia vojo, konektu ilin per klaki sekcopunkton. Kiam vi finos desegni, duoble klaku aŭ premu enen-klavon.\n",