+ "notes": {
+ "title": "Rimarkoj",
+ "intro": "“Rimarkoj” estas uzataj por informi aliajn uzantojn, ke objekto bezonas riparon aŭ kontrolon. Rimarko markas difinitan lokon sur la mapo. Por vidigi ekzistajn rimarkojn aŭ krei iun novan, klaku la panelon {data} **map-datumoj** por aktivigi la tavolon de rimarkoj.",
+ "add_note_h": "Aldoni rimarkojn",
+ "add_note": "Por aldoni rimarkon, klaku la butonon {note} **rimarko** sur la ilobreto supre de mapo aŭ premu la fulmoklavon `4`. Tiel la mus-kursoro ŝanĝiĝos al kruc-simbolo. Por loki novan rimarkon al la mapo, celu la mus-kursoron tien, kien la rimarko estu, kaj sekve {leftclick} maldekstre-klaku aŭ premu la `spacostangon`.",
+ "move_note": "Oni povas movi nur novajn rimarkon. Por movi rimarkon, direktu la mus-kursoron al la nova rimarko, kaj premtenu la {leftclick} maldekstran mus-butonon ŝovante la rimarkon al nova loko.",
+ "update_note_h": "Fermi, remalfermi aŭ komenti",
+ "update_note": "Ekzistan rimarkon oni povas aktualigi per ĝin fermi, remalfermi aŭ komenti. Fermado de rimarko indikas, ke la problemo estas solvita. Remalfermado de rimarko indikas, ke la originala problemo plue ne estas solvita.",
+ "save_note_h": "Konservi rimarkon",
+ "save_note": "Vi devas konservi ĉiun rimarkon aparte per butonoj sub komentoj de rimarko. Redaktoj de rimarkoj **ne** estas ampleksataj en ŝanĝaroj, kiujn vi alŝutas al OpenStreetMap."
+ },